Rond d'Argenton/eo
Aus Dancilla Wiki
Version vom 2. September 2023, 10:59 Uhr von Dmeier (Diskussion | Beiträge) (Die Seite wurde neu angelegt: „== Pozicio de la partoprenantoj == En cirklo ĉiu dancanto prenas la manojn de siaj najbaroj. == Priskribo de la danco == Unue: Oni iras maldekstren per kru…“)
Pozicio de la partoprenantoj
En cirklo ĉiu dancanto prenas la manojn de siaj najbaroj.
Priskribo de la danco
Unue: Oni iras maldekstren per kruc-paŝoj (la maldekstran piedon maldekstren kaj krucigo per la dekstra piedo antaŭen, la maldekstran piedon maldekstren kaj krucigo per la dekstra piedo malantaŭen).
Due: La dancantoj iras kvar paŝojn antaŭen al la centro kaj reen. Ĉi tion dufoje.